Soneto kun objektivismo
mi ne sentis min ĉikanita 
ĝuste mi ĉikanis povantojn 
rigardante iliajn hantojn 
eĉ se mi estis rikanita 

mi loĝis longe malnovurbe 
sed mi ne vidis kontraŭulojn 
nur servilajn sistemkredulojn 
tiam ĉio pasis perturbe 

kaj nun ĉiuj estas herooj 
aŭ oferoj de komunismo 
en siaj maldignaj burooj 

komendanto popolmilica 
"agadis per objektivismo" 
afero okazis malica 
Zuriko, la 21an de majo 1999