Soneto pri malsansuferoj
mi volis iri al kunveno 
tamen mi tion ne sukcesis 
ĉar dolorego min opresis 
hospitale pasis festeno 

malsano fariĝas valoro 
kiam venas bona flegisto 
aŭ tre helpema kuracisto  
por ili taŭgas eĉ adoro 

mia hejmo en Hospitalo 
Universitata ne estas 
intima pro grunda kialo 

apude kantas najtingalo 
sed vizitanto min molestas 
per demandoj pri mia falo 
Zuriko, la 28an de majo 1999