Soneto kun radia fazo
komence signalo funebra 
poste alparolado teme 
Esperanto Sonas Poeme 
jam fluas elsendo celebra 

alia ol ĉiuj programoj 
sonetoj pri ĉiutageco 
donas bildon de realeco 
kun plezuroj ankaŭ kun dramoj 

neniu suspiras por Laŭra 
kiel volus certe Petrarca 
ne timigas faŭko centaŭra 

estas kompreno pro simpleco 
kritike sed sen dento ŝarka 
tre rare okazas troeco 
Zuriko, la 30an de majo 1999