Soneto pri konstanta festo
l' okan de majo mi komencis 
mian privatan velsezonon 
unue mi ŝaltis rezonon 
eĉ se monstato malintencis 

homoj havas jam de antiko 
evidentan emon por festi 
kaj bonajn manĝaĵojn digesti 
kun ĉiam pli bona efiko 

ĉiu kaŭzo okazas ĝusta 
se gvidas al frivola ludo 
ĉio povas esti bongusta 

morto ankaŭ finiĝas feste 
nur malvenko ne estas trudo 
tiu kazo fluas proteste 
Zuriko, la 8an de majo 1999