Soneto iom tro averta
mi faris konsciencfakturon 
kaj konto restis tute pura 
malgraŭ konduto aventura 
sed honte mi vidas futuron 

mi ridis pro malgrandaj pekoj 
de ili multe mi aprobas 
eĉ se mi ilin nun kohobas 
per produktoj de apotekoj 

ne mankis momentoj refleksaj 
ĉar skribado ĝuste konsistas 
de pensoj entute kompleksaj 

mi kantis kanzonon avertan 
ke averto ankaŭ insistas 
bremsante ĉareton ofertan 
Zuriko, la 10an de junio 1999