Soneto danka por flegado
post tri semajnoj jam libera 
de plastikaj sangotubetoj 
mi inter normalaj ĵaketoj 
serĉas ion por esti vera 

reveno al sano ĝoigas 
distanco al morto longiĝis 
ankaŭ bonfarto progresiĝis 
tiu stato min kontentigas 

mi estas eksterordinare 
dankema por la kuracistoj 
por flegistinoj kaj flegistoj 

ke ili mian korpon rare 
transformis al plena utilo 
mi kore dankas kun humilo 
Zuriko, la 16an de junio 1999