Soneto pri Spirito blanka
milda rideto - blanka vesto 
lasta prognozo por sankteco 
distinita por nuntempeco 
por ĉiu homo kaj por resto 

antaŭ Altaro de la Granda 
Aventuro etendis brakojn 
vokante ĉiujn zodiakojn 
ĉielajn sur vojo rubanda 

de stel' al stelo kun anĝeloj 
vagadas tra kosmaj abismoj 
kaj renkontiĝas kun fabeloj 

disiĝas inter stelaj lumoj 
voĉo "mia Dio" sur rismoj 
pretaj por poemaj volumoj 
Zuriko, la 17an de junio 1999