Soneto kun dezirefekto
malsano mizera kaj nuda 
kiel hundoj leporon murdas 
aldone pirozo absurdas 
heroa ludo estas pruda 

telefonoj vizitoj floroj 
venas sinjoro kun binoklo 
aspektas kiel mia onklo 
inter ni diversaj sektoroj 

unuaflanke paradizo 
duaflanke malsaninfero 
tamen ĝojas vizitsurprizo 

pro deziroj venas vertiĝo 
Barbara diras pri ofero 
por la baldaŭa reviviĝo 
Zuriko, la 18an de junio 1999