Soneto pri digna doloro
pripensis mi en hospitalo 
ke Dio min certe absolvis 
dum mian malsanon disvolvis 
nun finiĝis tiu fatalo 

Esperanto Sonas Poeme 
disaŭdigis vortojn regule 
tamen pro malsano simule 
por aŭskultantoj senprobleme 

vendredo post vendredo pasis 
kaj mezuris unu monaton 
ĝis min krueleco forlasis 

digna estis mia doloro 
flegistinoj uzis mandaton 
por klopodoj kun bona koro 
Zuriko, la 19an de junio 1999