Soneto kun pripensa devo
freneza merlo laŭte kantas 
trabatante aliajn voĉojn 
aliaj merloj tuj riproĉojn 
transdonas kaj la mondo hantas 

mi venis al tiu ideo 
por ke surdiskigi elsendojn 
registrante merlajn ofendojn 
ĝuste en la merla kupeo 

en fono oni aŭdas krakojn 
de la urba ĉiutageco 
kaj sur Merla Kampo atakojn 

merloj tie maltrankviliĝas 
nur kornikoj sen trankvileco 
por eterneco prepariĝas 
Zuriko, la 22an de junio 1999