Soneto pri fido por signoj
strikantaj flegistinoj certe 
havis kontaktojn kun Tutpovo 
ĉar papo febliĝis dum provo 
sub triumfarko eĉ averte 

vi pensas ke mi faras likon 
sed min inspiras sankta signo 
por ke mi agadu kun digno 
kaj subtenu flegistinstrikon 

tiu kiu estis malsana 
scias pri flegistinoj multe 
ilia peno ŝajnas vana 

tamen preskaŭ ĉiuj saniĝas 
do ĉefministro agas stulte 
ĉar lia leĝo ne prestiĝas 
Zuriko, la 28an de junio 1999