Soneto sen metamorfozo
trarigardante lastan verkon 
mi ne hontas pro vortoj fiaj 
aŭ eraroj ortografiaj 
sed mi bezonas humilsterkon 

ĉiu devas esti kuraĝa 
por esprimi propran oferton 
eĉ se ne ĉiu havas sperton 
por esti ĉiam avantaĝa 

ĉu halti sian personecon 
kaj ekesti iu alia 
prenante novan identecon? 

kiam hepato nin rostigas 
pro okazo malidilia 
tiam koro nin renovigas 
Zuriko, la 29an de junio 1999