Soneto pri hereda kodo
ĉiuj diras pri datreveno 
sed ne pri tiu kiu ŝanĝis 
mondon - kontraŭ oni aranĝis 
solenon sur alia sceno 

ĉu ĉiutaga murdigado 
povas esti ankaŭ enua? 
eble morto estas kongrua 
kun dia akra punigado 

homo donita por esploroj 
korpaj kaj ĉeokaze psikaj 
ne eltenas provon pro moroj 

mi ridas kaj ankaŭ kverelas 
neiĝas valoroj mistikaj 
dum hereda kodo ribelas 
Zuriko, la 5an de junio 1999