Soneto kun la flegistinoj
malantaŭ hospitalfenestroj 
la balkono estas pluvoza 
nubaro ŝajnas furioza 
interne hantas kuracestroj 

Mirjam kaj Waldtraut - flegistinoj 
konvinkas min pri mia sano 
dum mi scias pri malavano 
sed ili estas karulinoj 

malsanon oni ne rekonis 
ekestos tuj operacio 
pri tio ili min admonis 

malgraŭ tio inter aliaj 
mia bona situacio 
ligiĝas kun anomaliaj 
Zuriko, la 8an de junio 1999