Soneto serĉanta silenton
homoj havas diversajn zorgojn 
kelkaj vagadas tra juĝejoj 
aliaj tra registarejoj  
aŭ rikoltas tro frue sorgojn 

iu volas serĉi silenton 
sed tio estas malfacila 
ĉar mankas nun loko trankvila 
kie oni trovas prudenton 

tiel nomata "bonvetero 
de spirito" iluziiĝis 
ĉar devenas de morta sfero 

malkvieteco de inspiro 
ĝuste per la verko fruktiĝis 
por multaj tio estas miro 
Zuriko, la 1an de julio 1999