Soneto pri iamaj veloj
realo troviĝas en revoj 
forirante de Helvetio 
mi serĉas mapojn de Grekio 
por rememori pri vojkrevoj 

al insulo ni nokte venis 
kaj komandanto de haveno 
diris ke nia entrepreno 
malvalidas kaj ni ĉagrenis 

denove "sen manĝo sen trinko" 
kiel en varsovia ŝlagro  
feliĉe ankoraŭ sen sinko 

atento en ĉiutageco 
pri ĉiu sur la maro flagro 
apartenas al normaleco 
Zuriko, la 11an de julio 1999