Soneto je nuna Danubo
l' deksepan de julio estis 
sur Danubo la katastrofo 
ne gravis lofo nek mallofo 
poste ni tamen venkon festis 

danubaj pontoj disbatitaj 
regas timo kaj senespero 
malamo tristo kaj kolero 
ĉe jugoslavoj disŝiritaj 

morgaŭ ni flugos al Grekio 
por ŝanĝi vivan ĉirkaŭaĵon 
kaj ripozi de Helvetio 

korvundoj devas cikatriĝi  
malkovri novan vidindaĵon 
estas same kiel naskiĝi 
Zuriko, la 17an de julio 1999