Soneto por pentri silenton
suno sensigne malaperis 
tamen restis suna odoro 
ombro ekŝoviĝis al koro 
ĉirkaŭaĵo sonĝon oferis 

vetero pentris trankvilecon 
per koloroj de ĉielarko 
sed venis pri tondro rimarko 
Zeŭso ĵus alsendis fulmecon 

io proksime brue krevis 
maro ekzumis nekredeble 
perforto averon ne levis 

vekiĝis nia ermitejo 
iu infano kriis feble 
pegazoj flugis sur ondejo 
Skopelos, la 20an de julio 1999