Soneto pri pigro en varmo
ni ŝvitegas eĉ se venteto 
blovas kaj estas agrable 
sed sur termometro probable 
okazas mezura obĵeto 

pro lacego ni tuj ekdormas 
kelkfoje kun paŭzoj por trinki 
en sonĝoj provas nin konvinki 
neĝo tamen suno malnormas 

vidindaĵo fariĝis blua 
kaj inter maro kaj ĉielo 
diferenco estas vakua 

pigreco nin premas enue 
kiel miksita kun mielo 
mara salo sed ĉu kongrue?
Skopelos, la 22an de julio 1999