Soneto pri ŝlosiltrovaĵo
mankas akvo en nia domo 
mi iras aĉeti al knajpo 
sed verŝajne okazis rajpo 
aŭ malsaniĝis gastronomo 

antaŭ knajpo kuŝas ŝlosiloj 
mi prenas kaj lasas sur tablo 
poste mi revenas - probablo 
ili povus esti ŝteliloj 

mi vidis zorgemajn mienojn 
de unu eksterlanda paro 
kaj poste iliajn dankemojn 

pri ago mi ne estas certa 
ĉar poste ekestis avaro 
knajpĉefo okazis mallerta 

Skopelos, la 24an de julio 1999