Soneto kun falspopoleco
disiĝas falsa popoleco 
en Grekio sed ankaŭ ĉie 
kantoj sonas anomalie 
laŭ surogata folkloreco 

feliĉe maro ŝanceliĝis 
kaj superbruigis hurladon 
pepon kaj komercan kantadon 
sed poste tute trankviliĝis 

plaĝo apud nia dometo 
okazis nekredeble pura 
akvo blua - regis kvieto 

taverno "Romantica" havis 
kokidon kiu estis nura 
kaj prunoj rostitaj malgravis 
Skopelos, la 25an de julio 1999