Soneto pri honta misio
usonanoj hodiaŭ festas 
ĉu tio ilin plezurigis 
ke ili Serbion prodigis 
kaj aliajn landojn molestas? 

sen iu ajn humana grundo 
kontraŭleĝe sed kun ideoj 
ekestis multspecaj pereoj 
je detruigo ĝis profundo 

unue oni packukuis 
por perfide preni konfidon 
poste oni ĉion detruis 

agantoj de NATO - diboĉoj 
mia plumo pafas perfidon 
al vi celas miaj riproĉoj 
Zuriko, la 4an de julio 1999