Soneto pri aŭgustbonveno
mi sidis en la sama knajpo 
kie mi redonis ŝlosilon 
dirante "mi ŝatas trankvilon" 
post atento ekestis rajpo 

alia insulo nin gastis 
sed bankomatoj ne funkciis 
tamen ni eĉ ne emociis 
ni simple kaj humile fastis 

dum revena vojaĝo ondo 
postŝtorma balancigis ŝipon 
tamen ni venis al rotondo 

vespere sur stela teraso  
ni ekzercis neniun grimpon 
sed diskutis sen embaraso 
Alonisos, la 1an de aŭgusto 1999