Soneto sur tertremospuroj
esti laca pro troa manĝo 
sciante ke homoj malsatas 
kaj severan vivon trabatas 
ne estas nobela aranĝo 

tempo haltis dum tertremado 
kaj restas daŭre en ruinoj 
preĝejo staras - pop' sub pinoj 
senesperiĝas en preĝado 

en Glossa restis multaĝuloj 
kaj nur ili sidas sub arbo 
babilante pri feliĉuloj 

nigra birdo sidas sur branĉo 
grakas pri nova morta varbo 
baldaŭ dum venonta dimanĉo  
Skopelos, la 10an de aŭgusto 1999