Soneto je pano kaj vino
se mi havis ion sekretan 
tiam mi devis tion studi 
sed sorto min devigis ludi 
mi priskribis temon konkretan 

mi gajnis por ĉiutageco 
por denove esti libera 
dum kredo fariĝis malvera 
ĉiam mi klinis ĉe sankteco 

ŝanĝiĝis nocio de peko 
eĉ se mi nun restas kristano 
purgatorio estas streko 

kaj kiel iam kristkomune 
mi vivas per vino kaj pano 
modeste - foje oportune 
Zuriko, la 26an de aŭgusto 1999