Soneto pri parolpreteco
mi nun memoras pri lerteco 
pri kongresaj esperantistoj 
kaj kverelantaj aktivistoj 
eĉ se nun feblas aktiveco 

mi estas tute konvinkita 
ke iam iu faros pontojn 
ligantajn ĉiujn lingvajn frontojn 
kaj Esperanto estos cita 

sed nun mi devas kapti kulojn 
en la grekia paradizo 
kaj viziti novajn insulojn 

intertempe ion kuiri 
gustumi tamen je surprizo 
pri Esperantio ne miri 
Skopelos, la 4an de aŭgusto 1999