Soneto pri ŝtupargraveco
ĉio estas tre interesa 
sed la plej gravaj estas ŝtupoj 
ĉar individuoj kaj grupoj 
tretas ilin laŭ arto stresa 

ĉiam rapide kaj al celo
kiu entute ne ekzistas 
ĉe fino disrevitaj tristas 
kaj iras rekten al ĉielo 

ĉie oni vidas ŝtuparojn 
malsupren ni iras facile 
supren ni devas porti varojn 

tiu ŝtupara paradizo 
sen aŭtoj aspektas trankvile 
kiel sur de Barbara skizo 
Skopelos, la 7an de aŭgusto 1999