Soneto kun ripoza plago
sen plaĝo kun arda sunigo 
sen popolaĉaj melodioj 
sen luksumaj restoracioj 
sen iu ekstera instigo 

ni trovis nur kelkajn terpomojn 
du cepojn ankaŭ du tomatojn 
por deserto prunfabrikatojn 
ni transformiĝis en fantomojn 

ankoraŭ akvo kaj jogurto 
restas por unu matenmanĝo 
tion ne havas ĉiu jurto 

ripozi de la ripozado 
reveni al simpla aranĝo 
modeste kaj sen imitado 
Skopelos, la 8an de aŭgusto 1999