Soneto pri eta tertremo
ni vagadis certe tri horojn 
meze de arbaro subite 
tero prezentiĝis tremite 
kaj ni time sentis hororojn 

mi rigardis mian edzinon 
kaj ŝi min kun ŝokaj demandoj 
birdo forflugis al mondrandoj 
eĉ forgesante ĉasrutinon 

daŭre mondo estis normala 
kun siaj konstantaj problemoj 
foje milda foje brutala 

en vesperaj teleinformoj 
aperis tertremaj dilemoj 
similaj al teruraj ŝtormoj 
Zuriko, la 12an de septembro 1999