Soneto kun memmortiganto
ĉiujare tio revenas 
kaj tondroj de la tragedio 
restas en ĉiu familio 
sed memoro ĉion eltenas 

okazas multaj solenaĵoj 
ĉe tomboj similaj tamburoj 
kaj l' samaj malbonaj aŭguroj 
laŭ minacataj memoraĵoj 

Stanisław Ignacy Witkiewicz 
precize antaŭ sesdek jaroj 
sin mem mortigis laŭ superstiĉ' 

post veno de Ruĝa Armeo 
estis neniuj kontraŭstaroj 
veruloj iris al obeo 
Zuriko, la 17an de septembro 1999