Soneto kun falĉilbatalo
registaro sin kompromitas 
se ne volas vicĉefministro 
inspektiĝi laŭ administro 
pro demokratio ekscitas 

laŭ balotado laŭ elekto 
povo regas je via volo 
vana estas via parolo 
atendu longe por efekto 

en klopoda situacio 
povas alveni anarkio 
laŭ gazeta informacio 

barigu vojojn per traktoroj 
por ŝoforoj ploru pro tio 
batalu falĉile laŭ moroj 
Zuriko, la 2an de septembro 1999