Soneto je somera fino
printempo por kresko borĝona 
somero en jaroj fertilaj 
aŭtuno je kazoj humilaj 
kaj vintro kun stato admona 

ĝuste ĉe finaĵo memoroj 
ne revenas al fruktodona 
periodo nek al impona 
vivo sed al infanaj moroj  

ne ekzistas ĝojo de morto 
oni ofte diras pri digno 
bedaŭre kun inda malforto 

ĉe tiu tristo restas rido 
kiu troviĝas en rezigno 
pri espero ankaŭ pri fido 
Zuriko, la 22an de septembro 1999