Soneto ne por jubileo
la jubilea frenezeco 
fariĝis entute banala 
ni diru certe anormala 
eksplodis pruda infaneco 

Aŭstralio Eŭroazio 
ambaŭ Amerikoj Afriko 
ĉie la sama artifiko 
en kiu mankas fantazio 

jen globaliza fajraĵado 
kun similaj buntaj koloroj 
sed sen humanecaj valoroj 

por homoj mankas la manĝado 
triono soifas kaj koroj 
el ŝtonoj brilas en festado
Zuriko, la 1an de januaro 2000