Soneto pri taŭga komenco
pereis ĉio de l' posedo 
mi volis fini mian vivon 
trovinte inspiran motivon 
revenis mi al la mempledo 

unue alvenis inspiro 
ĉirkaŭ mi l' mondo agis loze 
kaj en malproksimeco poze 
tio por mi ne estis miro 

taŭga okazis la komenco 
ĉar ĝi fortigis mian kredon 
per la principa pacienco 

ĝis nun la iama tendenco 
por elekti ĝustan rimedon 
transformiĝas al konsekvenco
Zuriko, la 11an de januaro 2000