Soneto idiomkonfuza
en la mil naŭcent naŭdek oka 
mi konfidencis al publiko 
la personecon je indiko 
ke la enhavo estas moka 

du mil kvar sonetojn mi skribis 
por unu jaro estas multe 
transiris mi temojn rezulte 
kaj ion por si mem prohibis 

ĝuste tiel aspektas DADA 
dekdu libregojn skribi jare 
eltenas vivo ĥoĥolada 

en konfuzoj de idiomoj 
ne gravas ĝoje aŭ amare 
mi ja sonetadas sen komoj
Zuriko, la 13an de januaro 2000