Soneto pri troinformado
dudek kvar paĝoj por informoj 
pri klubo pri gravaj klubanoj 
pri redaktoro kaj sloganoj 
pri ĉiam transpaŝitaj normoj 

ĉio aktiva saĝa bona 
grandaj sukcesoj plibonigoj 
realo gvidas al konigoj 
ke enhavo estas miskona 

ankaŭ fako de nekrologoj 
ne volas montri tutan veron 
pri forpasintaj filologoj 

ĉiuj ĝojas pro eldonaĵo 
nur mi skribos unu leteron 
pri vana makulaturaĵo
Zuriko, la 17an de januaro 2000