Soneto pri ĥoĥolaj gestoj
brakumi aŭ bateti brakojn 
tion ŝatas prominentuloj 
politikaj imponentuloj 
kun kompleksaj konsciencsakoj 

ne gravas ĉu Kohl aŭ ĉu Schröder 
la arto restadas la sama 
ju pli proksima des pli fama 
prapatro - greka hundo Cerber 

sen humaneco kaj sen digno 
ili serviste riverencas 
vice laŭ gradacia signo 

per kutimaj ĥoĥolaj gestoj 
tuta homaro diferencas 
pro mizero kaj riĉaj festoj
Zuriko, la 18an de januaro 2000