Soneto TEMPO-AKURATa
TEMPO priludis AKURATe 
en Spontana Vivo-Teatro 
estis ne nur unu cikatro 
sed ĉiuj neiĝis surstrate 

la TEMPON ni ne povas vidi 
nur faktojn de la historio 
sur tutmonda teritorio 
pri kiuj oni povas ridi 

ne nur ridi sed ankaŭ plori 
ĉar vivo estas tragedio 
pri tio devas ni memori 

"ĝustatempe en ĝusta loko"
jen devizo rekte de Dio  
intertempe batas nin moko
Zuriko, la 2an de januaro 2000