Soneto pri revivmiraklo
kiam mi aŭdas la kanzonon 
mi ne kredas ke mi ĝin kantis 
kiel infano mi ekhantis 
ĉe Ruĝa Armeo prizonon 

Kola Mikulin min protektis 
serĝento de l' puna taĉmento 
dank' al li en tiu momento 
mi skribas ĉar li min selektis 

aliaj infanoj ne vivas 
ili mortis pro malsatego 
mia konscienco derivas 

tiam savis min poezio 
"katjuŝa" "ĉastuŝki" - bruego 
mi vortflustris laŭ fantazio
Zuriko, la 25an de januaro 2000