Soneto kun tempoforpaso
Internacionalon kantis  
ili dum mi mesoservanto 
estis - kial mi ignoranto 
fariĝis - ili messervantis 

tiel niaj vojoj kruciĝis 
mi tien kaj ili alien 
poste reciproke partien 
ĝis mia lingveco akriĝis 

egale - ĉu flanke aŭ rekte 
mi ĉikanas ĉiujn prudulojn 
ne vulgare sed intelekte 

oni devas fini la temon 
forpeli de ago stultulojn 
kaj trovi alian dilemon
Zuriko, la 29an de januaro 2000