Soneto simple ĉiutaga
konstante - la tago post tago 
mi skribas senpaŭze sonetojn 
kial? mi ne havas sekretojn 
estas tro por mia imago 

kelkaj kialoj en vivarto 
disvolviĝas nun paralele 
ekzemple fari ion cele 
kun nova ĉiutaga starto 

ĉiam kun konforma konkludo 
sendepende de iu povo 
por bonfarto sed kontraŭ prudo 

vi jam eltrovis tiun paĝon 
do mi vin invitas por provo 
dezirante al vi kuraĝon
Zuriko, la 3an de januaro 2000