Soneto pri unu forpaso
forpasis muzikprofesoro 
kun li epoko de bedaŭroj 
lia kapo estis sen laŭroj 
malgraŭ dirigenta fervoro 

oni devas nepre aldoni 
li ne estis granda artisto 
eduke li estis juristo 
sed tute ne emis ordoni 

grafo - samtempe anarkisto 
muzikon pritraktis neŭtrale 
kiel ŝuldanta humuristo 

povas esti ke antaŭ Dio 
eventuale virtuale 
sonas nun lia rapsodio
Zuriko, la 4an de januaro 2000