Soneto pri surdiskigado
tuj post la matenmanĝo riĉa 
mi por radio surdiskigas 
poemojn kaj cerbon instigas 
por ke fino estu feliĉa 

hejma studio kun kolomboj 
kiuj rukulas tiel laŭte 
por la mikrofono nokaŭte 
ke voĉoj sonas kiel bomboj 

iu komencas per martelo 
disbati reciprokan muron 
por ke mi ne iru al celo 

tamen mi decidas labori 
surdiskigante aventuron 
mi ridas ne povante plori
Zuriko, la 5an de januaro 2000