Soneto pri unu droninto
li skribis jam du bonajn librojn 
en la senco spite kuraĝa 
rezulto estis avantaĝa 
malamikoj ricevis vibrojn 

recenzistoj kun ŝaŭmo buŝa 
atakis lin skizofrenie 
kaj plie megalomanie 
rezulto ekestis kortuŝa 

verkisto ne emociiĝis 
prenis kritikojn tre afable 
tamen verŝajne tro fortiĝis 

mem skribis recenzon je fino 
pri iu Chwin... tiel probable 
dronigis sin en vazelino
Zuriko, la 9an de januaro 2000