Soneto pri maldecidemo
mi scias aŭ ĉu mi ne scias? 
senkondiĉa psikologia 
stato preskaŭ katatonia 
ĉe kiu homo emocias 

dek pigojn ni samtempe kaptas 
sed duonvoje ni reiras 
kaj pri malsukceso ni miras 
poste eĉ kun si mem baraktas 

konflikto venas de malscio 
sed nur stultuloj ne hezitas 
ekzemple dum revolucio 

feliĉe alvenas helpanto 
kaj ankaŭ dube intermitas 
ĉar li estas malakordanto 
Bastiono de Silento, la 11an de oktobro 2000