Soneto kun CORTE POLACCA
ceremonio estis moŝta 
dum inundoj en Italio 
en Venecio idilio 
venis tempo por skribo poŝta 

laŭ prognozo l' tuta San Marco 
devis esti nun akvigita 
sed ĝi estas nun sekigita 
per suno eĉ sen ĉielarko 

ĉe via Garibaldi l' korto 
portas nomon CORTE POLACCA 
mizera estas tiu porto 

vivo komplikiĝas subite 
kiam mizero estas traka 
kaj ni forlasas ĝin hezite 
Venecio, la 15an de oktobro 2000