Soneto pri surogatsceno
biletoj por ekspozicio 
kaj por simfonia koncerto 
ne gravas - alia oferto 
gvidas al gusta emocio 

antaŭe mildaj fiŝsalatoj 
fiŝoj brogitaj kaj frititaj 
pasteĉoj tavole farĉitaj 
kaj poste diversaj hepatoj 

veneciaĵoj kun polento 
kiu estas maiza kaĉo 
mia infaneca malplaĉo 

sed nun estas alia sento 
bongusta ankaŭ por biskvitaj 
kukoj en ĉampano trempitaj 
Venecio, la 19an de oktobro 2000