Soneto - Venecio nokte
ĉe trairaĵoj en anguloj 
preĝas ĉie skulpturoj piaj 
trankvilaj noktoj veneciaj 
taŭgas por vagantaj soluloj 

kolombo en niĉo rukulas 
al flanko saltas nigra kato 
krucosigno pro ebla fato 
mildan sekurecon kumulas 

en similaj momentoj venas 
pensoj kio estus... foriras 
kiam kuraĝo nin subtenas 

inter kanaletoj erare 
aspektas celo - sorto tiras 
vivon ĝoje kaj ne amare 
Venecio, la 20an de oktobro 2000