Soneto pri nombro dudek sep
malgraŭ la geedzaj sekretoj 
je kiuj mi ne ĉiam haltis 
en Venecio mi transsaltis 
sojlon de dudek sep sonetoj 

kaj ĝuste mi ilin enmetis 
al l' libro - estis nur sep lokoj 
nun mi skribas l' okan kun mokoj 
ĉar pri resto neniu petis 

eble iam orelo fora 
hazarde ekaŭdos elsendon 
de zurika Radio LoRA 

mi redaktos ilin laŭteme 
por plenumi prenitan mendon 
Esperanto Sonas Poeme 
Zuriko, la 21an de oktobro 2000