Soneto mizerulbalota
la sola lefta kandidato 
havas la lastan pozicion 
kaj li formas opozicion 
kontraŭ dekstra majoritato 

mizeruloj elektas fortajn 
tiel estis estas kaj estos 
ke riĉaj almozajn molestos 
por ke ili laŭdu komfortajn 

almozuloj Markson ne legas 
ilia ento konscience 
klasbatalon entute negas 

la afero ne estas noca 
ili atendas pacience 
por nova pritrakto feroca  
Bastiono de Silento, la 8an de oktobro 2000